La Lasta Glacimaksimumo aŭ Lasta Glacia Maksimumo (LGM) aludas al periodo de la klimata historio de la Tero kiam glacietendoj estis ĉe sia maksimuma amplekso, antaŭ inter 26,500 kaj 19,000–20,000 jaroj,[1] markinte la pinton de la lasta glaciepoko. Dum tiu tempo, ampleksegaj glacietendoj kovris multe de Nordameriko, nordaj Eŭropo kaj Azio. Tiuj glacietendoj ege profunde tuŝis la klimaton de la Tero, okazigante sekegojn, dezertigon, kaj enorman falon de la marnivelo.[2] Ĝi estis sekvata de la Fina Glacimaksimumo.
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search